Style Guide Esperanto (eo)

Ĝeneralaj reguloj por tradukoj

Elektado de vortoj

Bonvolu kontroli kiel oni tradukis antaŭe similajn frazojn (langeto Machinery en Pontoon). Vi povas uzi ankaŭ Transvision por tio. Manko da kohereco povas esti kialo ne akcepti (aŭ devi modifi) sugestitan tradukon, eĉ se la traduko estis bona. Ekzemple, kaj "forviŝi" kaj "forigi" povas esti taŭgaj tradukoj por "delete", sed ni uzas "forigi" en Firefox.

Tamen, oni povas ĉiam pridiskuti la elekton de kelkaj vortoj, eĉ se ili estas ofte kaj/aŭ delonge uzataj. Tio okazis jam plurfoje. Du menciindaj okazoj: la ŝanĝo de "paĝosigno" al "legosigno" kaj la ŝanĝo de "retesplorilo" al "retumilo". Do, se vi opinias ke iu termino estas ŝanĝenda, unue oni tion diskutu kaj poste, se estas konsento, oni tion amase ŝanĝos.

Bonvolu uzi nur Fundamentajn, oficialajn kaj Zamenhofajn radikojn, se tio eblas. Novradikoj kaj novaj elementoj estas evitindaj. La kategorio de radiko estas kutime kontrolebla en iu ajn vortaro esperantlingva.

Terminaro

Kvankam ankoraŭ ne estas aparta terminaro, vi povas kontroli tradukojn serĉante la vorton en Transvision (Pli da informo ĉe Rimedoj).

Gramatiko kaj vortaro

Nia norma gramatiko estas PMEG kaj la norma vortaro estas PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Aliaj estas uzeblaj, kompreneble, sed okaze de dubo, la ĉi supraj estos decidaj.

verboformoj

La -u formon oni nur uzas kiam la programo petas ion al la uzanto. Ekzemple (re)tajpu vian pasvortonelektu pli etan valoron. En ĉiuj aliaj okazoj oni uzas ĉu la (-ad)-o formon, ĉu la -i formon. Kiam kaj -o kaj -ad-o eblas (ekzemple por import-) oni uzu la pli mallongan, kio cetere povas esti bona afero por la poŝaparataj produktoj, kie loko estas elĉerpebla rimedo.

sensubjektaj verboj

En la angla aperas tekstoj kiel "Loading..." aŭ "Reading files...", kie la subjekto estas subkomprenata (kutime temas pri la retumilo). Ni tamen bezonas havi subjekton. Do, depende de la frazo oni povas uzi la -ad- formon, por indiki daŭran agon, aŭ tripunkton, aŭ igi la frazon pasiva.

anglaesperanta
Loading…Ŝargado…
Reading files…Ŝargado de dosieroj…
Reading files…Dosieroj ŝargataj…

vortordo

La vortordo ne havas limigojn, krom tio ke ni preferas tiu ĉi anstataŭ ĉi tiu. Oni tamen klopodu resti kohera kun la vortordo de subjekto, objekto, verbo, ktp. en la cetero de la tradukunuo, kiun oni tradukas (retpaĝo, fenestro, panelo, ktp.)

adjektivo aŭ aparteno

Oni povas klarigi dubon inter adjektivo aŭ aparteno per la jena ekzemplo:

miŝmiŝ estas kata nomo (sed eble neniu kato tiel nomiĝas)

miŝmiŝ estas nomo de kato (do, krom esti taŭge kata, iu kato fakte tiel nomiĝas)

anglaesperanta
File sizeDosiera grando
File sizeGrando de dosiero
anglaesperanta
Security DevicesAparatoj de sekureco
Security DevicesSekurecaj aparatoj

uskleco (majuskloj kaj minuskloj)

Majuskle oni nur skribas la komencon de la frazo kaj proprajn nomojn. Ĉiujn aliajn vortojn oni skribas minuskle, krom kiam ili estas mencio al butono aŭ menuero, kiujn ni konsideras propran nomon en tiu kunteksto.

anglaesperanta
Open FileMalfermi Dosieron
Open FileMalfermi dosieron

netradukeblaj vortoj

En tiuj okazoj, oni klare montru ke tiu vorto estas alilingva.

anglaesperanta
Ping TypeTipo de «ping»

Tie ĉi, Ping estas angla vorto kiun ni ne opiniis tradukebla/tradukinda.

Ordonklavoj

Ordonklavojn (command keys) ni ne tradukas. Tiuj estas la klavoj, kiujn oni premas kune kun la stirklavo. Ili restas same al tiuj en la angla versio (ekzemple, stir+f por serĉi).

Alirklavoj

Alirklavojn (access keys) ne forgesu ŝanĝi! Alirklavo estas la klavo kiun oni povas premi por iri rekte al menuero aŭ butono. Estas grava afero el aspekta kaj ankaŭ el alirebleca vidpunkto, ĉar tio permesas rapidan aliron al menuero aŭ butono. Tial oni klopodu havi malsamajn alirklavojn por ĉiu teksto en unu fenestro.

tekstoalirklavoteksto montrataklarigo
Malfermi dosieronMMalfermi dosieronla litero M estos substrekita
Malfermi dosieronoMalfermi dosieronla unua litero o estos substrekita
Malfermi dosieronFMalfermi dosieron (F)ĉar ne eblas substreki literon, la alirklavo aperas fine, inter krampoj

Rimedoj

Iloj de Mozilla

Pontoon estas la oficiala reta tradukilo de produktoj de Mozilla. Dum tradukado ĝi permesas vidi la tradukojn en aliaj lingvoj (vi povas agordi kiujn vi volas vidi unue).

Transvision permesas serĉi tradukojn en ĉiuj produktoj kaj lingvoj de Mozilla. En tiu sistemo eblas ankaŭ raporti cimojn kaj vidi kion la aliaj lingvojn tradukis.

Lingvaj

PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

Revo - Reta vortaro